Eksterlanda laboristo

Fremdlaboristo en la Negevo, Israelo. Multaj migrantaj laboristoj en la mondo laboras en agrikulturo.

Eksterlanda, aŭ ellanda laboristo, estas laboristo kiu elektas forlasi sian hejmlandon por labori en alia lando, ofte pro malkontento pri la socia situacio kaj manko de decaj laborŝancoj.

En ĉiutage ordinara lingvaĵo laboristoj loĝantaj ekster siaj hejmlandoj ankaŭ povas esti nomitaj migrantaj laboristoj, eksterlandaj laboristoj aŭ simple enmigrintoj (male ke ili ne estas veraj-laŭleĝaj migrantoj). Tiuj laboristoj kutime ne intencis esti konstante en la lando aŭ regiono en kiu ili laboras - aliflanke, la celo estis labori por limigita periodo aŭ por sezono, sed povas okazi ke ili establi sin kaj restas en la lando. La termino eksterlanda laboristo devas esti distingita de la termino rifuĝinto, ĉar kondiĉoj kaj instigo por delokiĝo estas pro aliaj kialoj, vidu ankaŭ kialojn de migrado. Eksterlandaj laboristoj nur provizore loĝas en la lando en kiu ili laboras, kaj ofte resendas la plej grandan parton aŭ ĉiujn siajn gajnitajn salajrojn al sia familio en la hejmlando.

En la Internacia Konvencio por la Protekto de la Rajtoj de Ĉiuj Laboristoj kaj Membroj de Iliaj Familioj, migrantaj laboristoj estas difinitaj jene fare de Unuiĝintaj Nacioj: "La termino enmigrinta laboristo rilatas al persono kiu estas engaĝita aŭ estis dungita en salajra laboro en ŝtato de kiu li aŭ ŝi ne estas civitano » La Konvencio estis ratifita de Meksiko, Brazilo kaj Filipinoj (inter multaj aliaj nacioj kiuj estas konataj kiel provizantoj de laboristoj al eksterlande), sed ĝi ne estis ratifita de Usono, Germanio kaj Japanio inter pluraj landoj [1].

  1. A/RES/45/158. International Convention on the Protection of the Rights of All Migrant Workers and Members of Their Families, la 15a de februaro 2018

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search